Motivo (muziko)

En la muzika teorio la nocio motivo (vd. lat.: movere = movi; malfru-lat.: motivus = movebla) nomas la plej malgrandan melodian sencunuon. Ĝi estas tipa, elstara kaj memorigebla formitaĵo, kiu gravas kiel karakteriza tonsinsekvo por komponaĵo aŭ iu el ĝiaj formeroj kaj tiel estas ankaŭ perceptebla por aŭskultanto.

Motivo povas konsisti el eĉ nur du tonoj, ekzemple kiel suprenira kvarto (ĉasmotivo) aŭ kiel malsuprenira malgranda tercio (kukolomotivo). La limigo de motivo aŭdeblas pro frazigotranĉoj, paŭzoj kaj aliaj cezuroj.

Motivo havas la forton de sendependiĝo: oni povas ĝin ripeti dumpase de la komponaĵo, transloki sur aliajn tonŝtupojn, varii aŭ ligi kun aliaj motivoj. Pro tio motivo estas, male al akompana figuro aŭ ornamaĵo, melodia genera ĉelo de muzika disvolviĝo en komponaĵo .

En la klasikismo motivo estas pro sia multspeca prilaborado centra ero de la komponado. Haydn decide pluevoluis ĉi tiun komponmanieron kaj per tio fariĝis fondinto de la „klasika“ muziko. Ludwig van Beethoven utiligis la aliformadon kaj kombinadon de motivoj kiel fundamenta formiga elemento. Preskaŭ ĉiuj liaj sukcedontoj kiel Schubert, Brahms, Ĉajkovskij, Bruckner kaj Mahler daŭrigis ĉi tiun tradicion. Ankaŭ en la dekdutonismo la motivtema laboro ludas gravan rolon.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search